24-a de decembro
La 24-a de decembro estas la 358-a tago de la jaro (la 359-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 7 tagoj restas.
Je la 24-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 562: Konstantinopolo: remalfermo de Hagia Sofia kun rekonstruita, post kelkaj tertremoj, kupolo
- 640: Johano la 4-a iĝis papo
- 759: Poeto Du Fu el Tang-dinastio forveturis al Ĉengduo, restante kun sia kolego kaj poeto Pei Di, kie li verkis versojn pri la vivo en sia pajlotegmenta kabano
- 1144: Islamanoj rekonkeris Edessan
- 1165: Vilhelmo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1223: Sankta Francisko el Asizo aranĝis unuan kripon en Greccio
- 1287: Mongola armeo komandata de Nogaj komencis sieĝi Krakovon (dum la tria invado al Pollando)
- 1294: Bonifaco la 8-a iĝis papo
- 1500: Otomana-Venecia Milito: unuigitaj veneciaj-hispanaj trupoj konkeris kastelon Sankta Georgo sur la insulo Kefalonio
- 1524: Epoko de Malkovroj: dum sia tria vojaĝo al Barato la portugala esploristo Vasco da Gama mortis en Koĉi
- 1529: Sejm en Piotrków anoncis enkorpigon de Mazovio al Krono de la Regno de Pollando
- 1637: Bohdan Ĥmelnickij subskribis kapitulacon de kontraŭnobela kamparana-zaporoga ribelo
- 1638: Otomana Imperio: sultano Murado la 4-a konkeris Bagdadon
- 1659: Pola-rusa milito (1654-1667): Rusaj soldatoj post transiro de rivero Okcidenta Bugo aneksis Zabłudów kaj murdis kaŝiĝantajn en preĝejo loĝantojn
- 1692: Lvovo: ĉefepiskopo de la Armena Apostola Eklezio Wartan Hunanian konsekris unuajn 14 armenajn benediktaninojn
- 1717: Nokte de la 24-a/25-a de decembro granda tempesto alvenis al marbordoj de Nederlando, Germanio kaj Skandinavio, kaŭzante inundojn, en kiuj pereis ĉirkaŭ 14 mil personoj
- 1726: En Urugvajo fondiĝis Montevideo
- 1734: Reĝa Alkazaro de Madrido bruliĝis
- 1734: Publikigio de Filozofiaj Leteroj aŭ Anglaj Leteroj de Voltaire
- 1777: Kapitano James Cook malkovris la plej grandan en la mondo atolon Kiritimati
- 1799: En Francio oni akceptis t.n. konsularan konstitucion
- 1811: Danio: unua kristnaska arbo estis lumigita en Kopenhago
- 1814: Pactraktato de Gento estis subskribita inter Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando
- 1818: Aŭstrio: en Obendorf apud Salzburg oni plenumis unuafoje la kristnaskan kanton Sankta nokto
- 1851: Usono: Biblioteko de Kongreso parte bruliĝis - 35 mil libroj kaj multaj dokumentoj estis detruitaj
- 1865: Ses veteranoj de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko fondis en Tenesio rasistan organizaĵon Ku-Kluks-Klano
- 1871: En Kairo okazis premiero de la opero Aida de Giuseppe Verdi - kadre de solenaĵoj rilatantaj al malfermo de Sueza kanalo
- 1896: Premiero de unua franca muta filmo Palaco de diablo, reĝisorita de Georges Méliès
- 1902: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Venusio
- 1905: Politika ĝenerala striko komenciĝis en Vilno kaj daŭris unu semajnon
- 1913: Venko de itala taĉmento kontraŭ beduena en batalo de Maharuga (en Fezano)
- 1914: Okcidenta Fronto de la Unua Mondmilito: kristnaska armistico komenciĝis en ĉirkaŭaĵo de Ipro; germana aviadilisto Hans von Prondzynski ĵetis dum aerbatalo unuan bombon sur la britan teron - paroĥdomon en Dovro - la unua aviadila atako en la brita historio
- 1918: Kluĵo (Kolozsvár/Klausenburg) estis okupita de rumana armeo
- 1923: Albanio estis proklamita respubliko
- 1925: Unua rakonto de Winnie-la-Pu de Alan Alexander Milne estis publikigita
- 1929: Incendio detruis okcidentan alon de Blanka Domo en Vaŝingtono
- 1934: En svisa Davos ekfunkciis unua skilifto en la mondo
- 1936: Ĉefepiskopo Filippo Cortesi iĝis reprezentanto de Apostola Seĝo en Dua Pola Respubliko
- 1937: Praga Radio dissendis mesaĝon de Karel Čapek al Rabindranath Tagore kaj František Křižík al Albert Einstein
- 1939: Dua Mondmilito: la nazioj bruligis sinagogon en Siedlce; profesoro el Krakovo; NKVD forveturigis el militprizono por polaj oficiroj en Kozelsk kaj Starobilsk ĉiujn katolikajn pastrojn al malliberejoj en Moskvo
- 1940: En Varsovio ekfunkciis konspira Universitato de Okcidentaj Teritorioj, kiu dum la okupado daŭrigis laboron de fermita Universitato de Poznań; Nederlanda Hindio subskribis financan pakton kun Japanio
- 1941: Germanaj ĝendarmoj pafekzeutis apud Biała Podlaska 12 sovetajn militkaptitojn; malajzia urbo Kuching estis konkerita de japanoj; libia urbo Bengazi estis rekonkerita de britoj
- 1942: Ribelo de Zamość: speciala taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis vilaĝon Janówek (Lublinio), ekloĝitan de germanoj, venĝe pro deportado de pola loĝantaro de Zamość-regiono; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis ĉirkaŭ 60 polojn en vilaĝo proksima al Luck; en Peenemünde germanoj lanĉis unuan aviadil-pafaĵon V-1; ordono de popolkomisaro pri edukado de Rusia SFSR pri nepra uzo de litero Ё
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en 3 polaj vilaĝoj en la distrikto Luck respektive 57, 22 kaj pli ol 20 personojn; usona generalo Dwight D. Eisenhower estis nomumita ĉefkomandanto de aliancaj armitaj fortoj por la operaco T-Tago; komenciĝis ofensvo por liberigo de ĉiuj teritorioj de Ukrainio kaj Moldavio el la okupacio de la ŝtatoj de Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1944: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis 89 polojn kune kun pastro en la en vilaĝo Ihrowica (Ternopila provinco); en distrikto Nowy Targ Gestapo kun SS murdis 68 polojn, venĝe pro mortigo de 3 funkciuloj fare de sovetaj partizanoj; venĝe pro mortigo de tri germanaj soldatoj la taĉmento de SS en Bande en suda Belgio masakris 34 virojn en la aĝo de 17 ĝis 32 jaroj; Orienta Fronto: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto okupis en Ĉeĥoslovakio Levice, kaj en Hungario terenojn norde de Gyöngyös, Domaháza, Mátraszele kaj Kisfalud; Hungario: en Sopronkőhida germanoj ekzekutis parlamentanon Endre Bajcsy-Zsilinszky
- 1946: Moskvo: en malliberejo estis ekzekutita pola generalo Leopold Okulicki, lasta Ĉefkomandanto de la Pola Enlanda Armeo
- 1948: Stalinismo: pola sekureca servo laŭ ordono de subkolonelo Wiktor Herer arestis heroon de la ribelo de Varsovio Jan Rodowicz, kiun ĝi poste post torturoj murdis
- 1951: Libio proklamis sendependecon (de Italio) - Idris iĝis reĝo
- 1953: Nov-Zelando: 151 pereis pro descendo de laharo de lago en vulkana kratero de Ruapehu kaj rompo de fervoja ponto, tuj antaŭ alproksimiĝanta ekspresa trajno de Velingtono ĝis Auckland
- 1955: Universitato de Poznań iĝis Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań
- 1956: En Pola Popola Respubliko fondiĝis Motorigitaj Rezervoj de Civitana Milico, kies ĉefa celo estis "pacigo" dum eksterordinaraj situacioj - nomataj "batanta koro de la partio"
- 1962: Kubo kaj Usono interŝanĝis 1100 militkaptitojn el kuba mallibero dum sensukcesa invado en Golfo de Porkoj kontraŭ medikamentoj kaj nutraĵo
- 1963: Slovenio: unua pasaĝera aviadilo surteriĝis en la flughaveno Brnik (iom norde de Ljubljano)
- 1964: Vjetnama milito: 2 usonaj oficiroj pereis kaj ĉirkaŭ 60 personoj vundiĝis en farita de Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto bomba atenco kontraŭ hotelo en Sajgono
- 1968: Orbiton de la Luno eniris usona kosmoŝipo Apollo 8 - la saman tagon piloto William Anders fotis Ter-leviĝon
- 1971: Juliane Koepcke mirakle travivis aviadilan katastrofon super la Perua Amazonio
- 1973: Ringa suna eklipso videbla en Mezameriko, Sudameriko, Atlantika Oceano kaj Nord-Afriko
- 1979: Franca Gujano: lanĉo de unua eŭropa raketo Ariane 1 (unua misilo Ariane) de Eŭropa Kosma Agentejo el Gujana kosmodromo Kourou; Afgana milito (1979-1989) komenciĝis
- 1981: Milita stato en Pollando: Vojevodia Juĝejo en Koszalin kondamnis akuzitojn pri gvidado de striko en entreprenejo - punitaj al 3 ĝis 3,5 jaroj de mallibero
- 1982: Unua flugo de prototipo de la plej granda produktada ŝarĝaviadilo Antonov An-124
- 1986: Argentino: proklamo de la Leĝo de Fina Punkto pri malpermeso de juraj procesoj kontraŭ krimoj faritaj dum la argentina militreĝimo de la Procezo de Nacia Reorganizado
- 1989: Faligita diktatoro de Panamo Manuel Noriega kaŝiĝis en ambasadejo de Vatikano; en liberia provinco Nimba eksplodis ribelo, kiu tute malstabiligis la landon; dua Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio kondamnis sovet-germanajn protokolojn pri la disdivido de influsferoj en Eŭropo en 1939 kaj la enkondukon de trupoj en Afganion — surbaze de konkludoj de la Komisiono de A. Jakovlev, pri la sekreta aldona protokolo kiel "laŭleĝe nepravigeblaj kaj malvalidaj ekde la momento de subskribo"
- 1991: Lasta distingo per titolo de la Heroo de Sovetunio por submarŝipa oficiro
- 1995: Referendume oni akceptis konstitucion de Ĉednestrio
- 1997: Juĝejo en Parizo kondamnis al ĝismorta puno venezuelan teroriston Ilich Ramírez Sánchez
- 1999: La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupery estis anoncita "Libro de la 20-a jarcento" en Francio; papo Johano Paŭlo la 2-a inaŭguris en la Baziliko Sankta Petro celebradon de la Granda Jubileo 2000
- 2008: Krimeo: 27 personoj pereis kaj 21 vundiĝis rezulte de gas-eksplodo en plurfamilia domo en Eŭpatorio
- 2011: Hamadi Ĝibali iĝis ĉefministro de Tunizo
- 2014: 38 personoj pereis kaj 56 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiganto kontraŭ porregistara sunaisma milico apud Bagdado
- 2018: Ĉefurbo de Burundo estis translokigita de Buĵumburo al Gitego
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Kontraŭaviada alarmo en Kievo kaj 13 provincoj de Ukrainio; en la centro de Ĥersono 10 personoj pereis kaj 68 estis vunditaj dum pafado fare de rusia armeo; Ĥersona provinca juĝejo kondamnis 4 rusiajn soldatojn al 11 jaroj de mallibero pro torturado de ukrainaj veteranoj. Reago: angla rokgrupo Pink Floyd kolektis duonmilionon da britaj pundoj por Ukrainio; rusia punka bando Pussy Riot eldonis novan kontraŭmilitan diskon Panjo, ne spektu televidon.
- 2023: 669-a tago de la Invado en Ukrainion: Nokte la ukraina armeo paffaligis 14 el 15 senpilotajn aviadilojn senditajn de Rusio — laŭ urbestro de Lvivo en nokta atako pro eksplodo estis detruita domo; Ĝenerala Stabo de Ukrainio informis, ke Rusio perdis en Ukrainio 353 190 soldatojn, kune kun 800 de la pasinta tago; urbestro de Melitopolo informis ke Rusia armeo provas en okupata Zaporiĵa provinco rekrei Hitlerajn defendliniojn el la Dua Mondmilito; Rusio uzas senpilotajn aviadilojn por trovi ukrainajn sistemojn, kiuj paffaligis 3 ĉasaviadilojn Su-34; Reago: Usona Instituto pri Milit-Studoj asertis, ke rusiaj unuoj de marinfanterio uzis kemian armilon 30 kilometrojn nordoriente de Ĥersono; en Rusio verkisto Boris Akunin estis agnoskita kiel "teroristo" pro apogo de Ukrainio kaj kritiko de V. Putin.
Naskiĝoj
- -3: Galbo, imperiestro de Romio (m. 69)
- 1166: Johano, reĝo de Anglio (m. 1216)
- 1389: Johano la 5-a, duko de Bretonio (m. 1442)
- 1475: Thomas Murner, germana humanisto, satirverkisto, polemikisto, teologo, poeto, tradukisto (m. 1537)
- 1740: Anders Johan Lexell, sved-finna astronomo, matematikisto kaj fizikisto (m. 1784)
- 1746: György Bánffy (guberniestro), hungara guberniestro de Transsilvanio (m. 1822)
- 1754: George Crabbe, angla poeto kaj naturalisto (m. 1832)
- 1761: Selimo la 3-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1808)
- 1773: Joseph Wölfl, aŭstra pianisto kaj komponisto (m. 1812)
- 1798: Adam Mickiewicz, pola poeto, tradukisto, publicisto, filozofo, mistikulo, mesianisto, enestanta en Tutmonda Sonoro (m. 1855)
- 1800: Ferdinand Keller, svisa prahistoriisto kaj arkeologo (m. 1881)
- 1804: Johann Evangelist Stadler, germana teologo kaj enciklopediisto (m. 1868)
- 1818: James Prescott Joule, angla fizikisto (m. 1899)
- 1819: Alexander Faltin, balti-germana juristo (m. 1899)
- 1822: Charles Hermite, franca matematikisto, kiu pruvis, ke la nombro e estas transcenda nombro (m. 1901)
- 1824: Peter Cornelius, germana lido-komponisto kaj poeto (m. 1874)
- 1837: Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, imperiestrino de Aŭstrio, reĝino de Hungario (m. 1898)
- 1845: Georgo la 1-a, reĝo de Grekio, murdita (m. 1913)
- 1857: László Pataky, hungara pentristo (m. 1912)
- 1868: Emanuel Lasker, germana ŝakmajstro, matematikisto kaj filozofo (m. 1941)
- 1872: Francisko Valdomiro Lorenz, ĉeĥa ĵurnalisto, redaktoro kaj pioniro de Esperanto vivanta ankaŭ en Brazilo, poligloto, verkisto (m. 1957)
- 1875: Otto Ender, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 1960)
- 1878: Gábor Sárkány, ĵurnalisto en hungara-germana lingvoj (m. 1965)
- 1881: Juan Ramón Jiménez, hispana Nobelpremiita poeto (m. 1958)
- 1882: Pál Dienes, hungara matematikisto, profesoro, idisto (m. 1952)
- 1886: William Bailey, angla muzikisto kaj esperantisto, kunlaboranto de "La Brita Esperantisto", membro de la AdE, kunlaboranto de la Esperanta-Angla vortaro de E. Millidge kaj revizianto de la Londona Biblio
- 1888: Michael Curtiz, hungara filmreĝisoro (m. 1962)
- 1901: Aleksandr Fadejev, soveta verkisto (m. 1956)
- 1905: Howard Hughes, usona milionulo, inventisto, piloto, filmisto (m. 1976)
- 1909: Adam Rapacki, pola politikisto kaj ekonomikisto proponinta establon de zono sen nukleaj armiloj (m. 1970)
- 1911: József Denderle, rumania hungara historiisto, lernolibroverkisto (m. 2002)
- 1912: Sándor Korvin, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (m. 1944)
- 1912: Andreas Schmidt, transilvania sakso, rumana nazia politikisto (m. 1948)
- 1917: Sándor Bogáti, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1997)
- 1919: Pierre Soulages, franca pentristo (m. 2022)
- 1920: Jiří Hanzelka, ĉeĥa verkisto kaj vojaĝisto (m. 2003)
- 1920: Ewa Petelska, pola filmreĝisorino kaj scenaristino (m. 2013)
- 1922: Ava Gardner, usona aktorino (m. 1990)
- 1925: Lajos Kozma, rumania hungara aktoro (m. 2012)
- 1925: Prosper Grech, malta ĉefepiskopo, teologo kaj kardinalo (m. 2019)
- 1927: Mary Higgins Clark, usona verkistino (m. 2020)
- 1931: Mauricio Kagel, argentina-germana komponisto, dirigento, libretisto kaj reĝisoro (m. 2008)
- 1931: Ray Bryant, usona pianisto de moderna ĵazo (m. 2011)
- 1932: On Kawara, japana konceptartisto uzanta Esperanton en siaj verkoj (m. 2014)
- 1940: Anthony Fauci, usona kuracisto kaj imunologo, okupiĝanta pri aidoso kaj COVID-19
- 1943: Tarja Halonen, finna juristino, prezidentino de Finnlando
- 1944: Béla Kamocsa, rumania hungara kantisto, gitaristo (m. (2010)
- 1949: Ryszard Legutko, pola filozofo, tradukisto kaj komentisto de verkoj de Platono, eŭrodeputito, kunprezidanto de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj
- 1952: Endre Deák, rumania hungara lutisto, kultivanto de malnova muziko (m. 2012)
- 1955: Sándor Haáz, rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro
- 1956: Gábor Kassay rumania hungara matematikisto
- 1957: Hamid Karzai, prezidento de Afganio
- 1961: Ilham Alijev, ĉefministro kaj prezidento de Azerbajĝano
- 1965: Petra Enders, germana politikistino
- 1968: Choi Jin Sil, sudkorea aktorino, modelulino (m. 2008)
- 1969: Ed Miliband, brita politikisto, partiestro de Brita Laborista Partio
- 1971: Honorka Éva Hégető, hungara televidredaktoristino (m. 2001)
- 1971: Ricky Martin, portorika kantisto kaj aktoro, ambasadoro de UNICEF
- 1973: Stephenie Meyer, usona verkistino
- 1981: Dima Bilan, rusia kantisto
Mortoj
- 820: Leono la 5-a la Armena, bizanca imperiestro, murdita (n. 775)
- 1336: (aŭ 1337) Cino da Pistoia, itala juristo kaj poeto (n. 1270)
- 1449: Walter Bower, skota kronikisto (n. ĉirkaŭ 1385)
- 1473: Jan Kanty, pola skolastika filozofo, teologo, fizikisto, katolika sanktulo (n. 1390)
- 1524: Vasco da Gama, portugala esploristo (n. ĉirkaŭ 1469)
- 1541: Andreo Karlostadio, germana teologo kaj reformisto (n. 1486)
- 1553: Pedro de Valdivia, hispana militisto kaj konkeristo de Ĉilio (n. 1497)
- 1601: Johannes Dinckel, germana filologo kaj superintendanto (n. 1545)
- 1635: Hester Jonas, germana "sorĉistino", murdita (n. ĉirkaŭ 1570)
- 1724: Miklós Apáti, hungara protestanta predikisto kaj pastro (n. 1662)
- 1782: Franz Xaver König, aŭstra pentristo
- 1803: Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen), germana duko kontribuinta al klerismo, agrikulturo kaj forstado (n. 1761)
- 1804: Ludwig Ferdinand Huber, germana verkisto, politikisto kaj eldonisto (n. 1764)
- 1809: Sándor Báróczi, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1735)
- 1812: Joel Barlow, usona poeto, diplomato, filozofo kaj politikisto (n. 1754)
- 1813: Go-Sakuramachi, imperiestrino de Japanio, la lasta el 8 imperiestrinoj (n. 1740)
- 1850: Frédéric Bastiat, franca verkisto kaj ekonomikisto (n. 1801)
- 1863: William Makepeace Thackeray, angla romanisto (n. 1811)
- 1872: William John Macquorn Rankine, skota inĝeniero kaj fizikisto (n. 1820)
- 1889: Sergej Botkin, rusa kuracisto de caroj, profesoro (n. 1832)
- 1898: Ŝarbel Maĥluf, libana monaĥo kun solena voto de maronita eklezio, sacerdoto vivanta en ermitejo, asketo, katolika sanktulo (n. 1928)
- 1910: Max Meckel, germana arĥitekto (n. 1847)
- 1912: George W. Bullen, angla esperantisto, kunfondinto de Brita Esperanto-Asocio, aŭtoro de lernolibroj (n. nekonata)
- 1922: Emil Frey, svisa politikisto, ĝenerala sekretario de Internacia Telekomunika Unio, prezidento de Svisa Nacia Konsilio (n. 1838)
- 1935: Alban Berg, aŭstria komponisto (n. 1885)
- 1946: Leopold Okulicki, pola generalo, kunkreinto de Servo al Venko de Pollando, mutobskurulo, lasta ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, forkaptita, akuzita en la proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato en Moskvo kaj murdita (n. 1898)
- 1949: Gyula Zolnai, hungara lingvisto, tradukisto, profesoro (n. 1862)
- 1950: Zsigmond Lányi, hungara ĵurnalisto kaj ĉefredaktoro de gazetoj (m. 1878)
- 1954: Sándor Szopos, hungara pentristo (n. 1881)
- 1958: William Ebenezer Thomson, brita subtenanto de Esperanto (n. 1871)
- 1965: Jan Wypler, pola poligloto kaj tradukisto de ĉina literaturo, japana literaturo kaj barata literaturo (n. 1890)
- 1971: Maria Koepcke, germana-perua ornitologo (n. 1924)
- 1972: Ernst Kreuder, germana helplaboristo kaj verkisto (n. 1901)
- 1973: Sergej Stepanoviĉ Ĉaĥotin, rusia, soveta sciencisto, mikrobiologo, sociologo, esperantisto kaj populariganto de Esperanto en scienco, antaŭvidanto (n. 1883)
- 1977: Samael Aun Weor, kolombia gnostikulo, mistikulo kaj esoterulo (n. 1917)
- 1979: Rudi Dutschke, germana marksista ideologo, porparolanto de politika maldekstro de studentoj (n. 1940)
- 1980: Karl Dönitz, germana admiralo, prezidento de Nazia Germanio (n. 1891)
- 1982: Louis Aragon, franca verkisto, reprezentanto de superrealismo (n. 1897)
- 1984: Peter Lawford, usona aktoro (n. 1923)
- 1987: M. G. Ramachandran, barata aktoro kaj politikisto, ĉefministro de Tamilnado (n. 1917)
- 1987: Joop den Uyl, ĉefministro de Nederlando (n. 1919)
- 1992: Peyo, belga desegnisto de bildstrioj (n. 1928)
- 1994: John Osborne, angla dramaturgo, scenaristo kaj aktoro (n. 1929)
- 1994: John Boswell, usona profesoro, historiisto pri samseksemo (n. 1947)
- 1997: Mifune Toshiro, japana aktoro (n. 1920)
- 1998: József Vofkori, hungara kuracisto, medicinhistoriisto (n. 1936)
- 1999: Maurice Couve de Murville, franca gaŭlisma politikisto (n. 1907)
- 1999: João Baptista Figueiredo, brazila politikisto kaj generalo, prezidento de Brazilo, lasta diktatoro (n. 1918)
- 2006: Árpád Bényi, hungara pentristo, grafikisto (n. 1931)
- 2008: Samuel P. Huntington, usona politika sciencisto, geopolitikisto, konsilisto de Blanka Domo (n. 1927)
- 2008: Harold Pinter, angla Nobelpremiita verkisto, teatra reĝisoro (n. 1930)
- 2011: Johannes Heesters, nederlanda aktoro kaj kantisto (n. 1903)
- 2014: Krzysztof Krauze, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1953)
- 2017: Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak, soveta, rusia lingvisto, esploristo de Parolo pri la militiro Igora kaj de betulŝelaj skribaĵoj (n. 1935)
- 2022: Franco Frattini, itala politikisto (n. 1957)
- 2023: Maciej Iłowiecki, pola verkisto, ĵurnalisto, publicisto, vicprezidanto de la Landa Konsilio de Radiofonio kaj Televido (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 24-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|