Gyöngyös situas sur ebenaĵo (la apartenaĵoj sur montoj), laŭ ĉefvojoBudapeŝto-Miskolc. En la sama direkto M3 aŭtoŝoseo preteriras. Estas mallonga fervojo el Vámosgyörk, krome estas 2 etspuraj fervojoj al Mátrafüred kaj Lajosháza. Apartenas al la urbo Mátrafüred (montara feriejo), Mátraháza (iama malgranda vilaĝo kaj feriejo) kaj Kékestető (montopinto de Mátra).
Historio
La hungaroj fondis vilaĝon apud fortikaĵo de avaroj. Ĝi urbiĝis en 1334. La turkoj ne faris senhoma la urbeton, poste dum liberecbatalo de Rákóczi la komunumo estis grava bazo de hungaroj. En 1682 la urbo estis departementejo, poste distriktejo de Heves. En 1917 granda incendio okazis.
La urbo estas centro de vinbera regiono. En la urbo funkcias du altlernejoj kaj 6 mezlernejoj.