Veľký Šariš (hungare Nagysáros germane Gross-Scharosch) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Prešov.
Situo
La urbo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Sabinov-Prešov. La lasta troviĝas 5 km.
Historio
La unua mencio devenis el 1217 en formo Sarus, kiu estas nomodonanto de la departemento, samtempe departementejo ĝis fine de la 18-a jarcento. Okazis sieĝoj kontraŭ ribelintaj bienuloj en la 14-a jarcento. Inter 1440-1461 la husanoj kun estreco de Jan Žižka tenis la fortikaĵon, sed Matiaso la 1-a reokupis ĝin. La sekva sieĝo okazis en 1537 fare de Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio). En 1687 Emeriko Thököly taksis la fortikaĵon superflua kaj detruis ĝin. Familio Rákóczi konstruis kastelon en 1613, kiu detruiĝis dum la 2-a mondmilito. En 1910 en la komunumo loĝis 2476 da loĝantoj (slovakoj en majoritato, hungaroj, poloj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Prešov. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis enurbe 4018 da homoj, (3684 slovakoj, 244 ciganoj).
Vidindaĵoj