Proksime dum la mezepoko estis urbeto nomata Széplak (sEplak). La vilaĝo dum la turkoj senhomiĝis, poste germanoj refondis ĝin. En 1939 tie fondiĝis Volksbund, kiu estis faŝismema organizaĵo de la germanoj. Post la 2-a mondmilito la germanoj parte estis deportitaj al Germanio, parte ili devis fari sklavlaboron. Fine alvenis rifuĝintaj hungaroj.