Niĵne Bolotne, ukraine Нижнє Болотне, ruse Нижнее Болотное [niĵneje bolotnoje], slovake Nižný Šard, hungare Alsósárad [alŝOŝArad] estas ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava, en municipo de Viljĥivka. Niĵne, nižný kaj alŝó signifas: suba.
Situo
Niĵne Bolotne situas ĉe pedo de deklivoj laŭ flankovojoj.
Historio
Ĝis Traktato de Trianon Alsósárad apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Niĵne Bolotne. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj