Ercsi [erĉi] estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio , en departemento Fejér , (iam en subregiono de Ercsi , kie estas centro de subregiono) nun en Distrikto Martonvásár .
Kalvinana kirko de Ercsi
Geografio
Ercsi situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo Budapeŝto -Pécs , laŭ dekstra flanko de Danubo , aŭtoŝoseo M6 estas ne tro for, fine estas haveno kaj ankaŭ pramo tra Danubo al Szigetújfalu . Budapeŝto troviĝas 34 km -ojn.
Historio
Ercsi estis loĝata jam dum la neolitiko , en la bronzepoko . La unua konata popolo estis romianoj , kiuj ankaŭ tie loĝis.
La turkoj detruis la komunumon en 1526 . Finiĝis la turka erao en 1686 . La malgranda hungareco dikiĝis kun serboj , germanoj , slovakoj , ciganoj .
En 1636 la urbo ricevis la rangon kampurbo . En 1689 ortodoksa klostro konstruiĝis. En 1767 baroka romkatolika preĝejo konstruiĝis. En 1800 la komunumo rericevis la rangon kampurbo. En la 19-a jarcento uzino pri alkoholaĵoj konstruiĝis, baldaŭ estiĝis ankaŭ uzino pri sukero . En 1970 la komunumo iĝis nur grandvilaĝo, sed en 2000 ĝi iĝis urbo.
Famaj personoj
Péter Baczakó , halterlevisto
Elek Gozsdu (1849–1919) verkisto , advokato , reĝa ĉefprokuroro
József Halasy-Nagy , filozofo
László Korizmics , agronomo naskiĝis en ekstera parto de Ercsi
Antal Bejczy , inĝeniero naskiĝis en ekstera parto de Ercsi
Gyula Viszota , literaturhistoriisto
János Závodi , gitaristo naskiĝis en Ercsi
Péter Rudas , bestokuracisto mortis ĉe Ercsi pro aŭtoakcidento
József Ónody , naĝisto
Vidindaĵoj