La urbeto signifas hungare Tiso-tero-fortikaĵo. En la glata ebenaĵo ĉi tie estis malgranda elstaraĵo, ĉirkaŭanta per marĉo de Tiso. Verŝajne la loko estis loĝata jam en la historiaj tempoj. Post kanaligo de Tiso la rivero preteriras la urbeton. La tiama vilaĝo ricevis riĉajn bienojn. Dum la socialisma erao tie funkciis kolĥozoLenin, kiu estis elstara en la lando. Nuntempe kuracbanejo kaj Tiszazug Geografia Muzeo menciindas, krome oni profitas el la nova artefarita fiŝlago. En la urbocentro 3 preĝejoj troviĝas: katolika, kalvinana kaj luterana.