Tiu ĉi artikolo temas pri slovaka urbo. Aliaj signifoj estas indikitaj en artikolo Trnava (apartigilo) .
Trnava hungare Nagyszombat [nadjsombat] estas distrikta urbo en okcidenta Slovakio enhavanta 71929 da loĝantoj en jaro 2002 . La ĉefurbo Bratislavo troviĝas nur 40 km sudokcidenten.
Urboturo de Trnava
Historio
La plej frue slavoj kaj keltoj vivis en tiu loko. Béla la 4-a nomumis la komunumon libera reĝa urbo en 1238 sub nomo Zumbotel, ĉar la foiro okazis sabate. Tie mortis Ludoviko la Granda en 1382 . La husanoj dum mallonga tempo okupis la urbon en 1432 . Inter 1543 -1822 pro la turkoj episkopo de Esztergom translokiĝis tien. En 1615 okazis paco inter Gábor Bethlen kaj Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio) . En 1621 armeo de Transilvanio venkis la Habsburgojn . Universitato , presejo kaj biblioteko fondiĝis en 1635 , sekve la urbo tiutempe iĝis centro de hungara kulturo. Francisko Rákóczi la 2-a grave malvenkis de Habsburgoj en 1704 . Slovaka scienca societo formiĝis en 1793 . Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo , kiu ligis urbojn Budapeŝto -Miskolc -Kassa -Poprád -Zsolna -Nagyszombat-Pozsony -Vác -Budapeŝto. En 1910 loĝis en Nagyszombat 15 163 da homoj (8032 slovakoj , 4593 hungaroj kaj 2280 germanoj ). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento) , al Hungara reĝlando , poste al Ĉeĥoslovakio , fine al Slovakio.
Ekde 1978 la urbo estas ĉefepiskopejo de slovaka eklezio. En 1997 oni fondis universitaton pri Sankta Cirilo kaj Sankta Metodo .
Vidindaĵoj
Preĝejo omaĝe al Johano la Baptisto en Trnava
Servoj
Famuloj
en la iama Nagyszombat naskiĝis:
en la iama Nagyszombat mortis:
Ĝemelurboj
Eksteraj ligiloj