Sânzieni - jen rumane, prononco [sınzienj], hungareKézdiszentlélek, [ke:zdisentle:lek] - estas komunumo en Rumanio norde de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Caşinu Mic (319 loĝantoj), Petriceni (malnova nomo Peselnek, 680 loĝantoj) kaj Valea Seacă.
La vilaĝo kune kun la apuda monto estas romkatolika pilgrimloko.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 006 loĝantojn (hungaroj), en 1992 3 181 (99% hungaroj).