Radmožanci (radmoĵanci), hungare Radamos estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava.
Situo
Radmožanci situas sur ebenaĵo, laŭ traira flanka vojo, aŭtoŝoseo Lendava-Mariboro preteriras. La hungara landlimo troviĝas 2 km-ojn.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito Radamos apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En la vilaĝo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala.
Radmožanci estas romkatolika pilgrimloko.