La urbo fondiĝis en la 12-a jarcento fare de flandroj. La tataroj detruis ĝin en 1241. La unua mencio devenis el 1248. Tiutempe la loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo kaj manfaradoj. En 1299Andreo la 3-a donacis al la urbo rajtojn pri senimposteco, doganrajto, libera juĝado, ĉasado, fiŝado. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1406 nomumis la urbon libera reĝa urbo. Tiutempe la urbo estis ano de "Pentopolis".
En la 16-a jarcento okazis religiaj kaj aliaj bataloj. La urbo detruiĝis, en 1709 la nigra morto teruris. Dum la liberecbatalo en 1849 la loĝantaro fervore apogis la hungarecon, sekve Kossuth nomumis la urbon "fidela". En 1910 en la urbo loĝis 3288 da loĝantoj (1640 slovakoj, 1168 hungaroj, 341 germanoj, 120 rumanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al la distrikto de "Kisszeben", kies distriktejo ĝi estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1964 tie pretiĝis filmo de Ján Kadár kaj Elmar Klos kun la titolo "Butiko sur korso". En 2001 loĝis enurbe 4189 da homoj, (3980 slovakoj kaj 150 ciganoj).
Dum la ĉeĥoslovakia periodo estis en la urbo malliberejo por soldatoj.