Holčíkovce (hungare Holcsík [holĉIk]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Holčíkovce situas laŭ maldekstra flanko de akvorezervujo de Ondava, laŭ traira flankovojo. Vranov nad Topľou troviĝas je 25 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1408. En 1715 oni komputis tie 9 loĝatajn kaj 10 neloĝatajn domojn. En 1787 229 loĝantoj loĝis en 23 domoj, en 1828 202 vilaĝanoj en 27 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Holcsík 232 homoj, (slovakoj en majoritato, poloj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Stropkov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Holčíkovce 485 homoj, (482 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Dipatrino
- la akvorezervujo estas ŝatata loko por fiŝkaptistoj