|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Studenec
|
Studenec, hungare Hidegpatak, germane Kohlbach estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
Studenec situas laŭ traira flankovojo apud aŭtovojo. Levoča troviĝas je 13 km.
Historio
Germanoj fondis la vilaĝon en 1258. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1264 en germana formo "Kaldbach". En 1787 328 vilaĝanoj loĝis en 45 domoj, en 1828 369 vilaĝanoj en 50 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kolbach, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hidegpatak 403 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesváralja, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Studenec 509 homoj, (501 slovakoj).
Vidindaĵoj
Famuloj