Malý Lipník (hungare Kishárs [kiŝhArŝ], germane Kleinlaupnik rutene Малый Липник [malij lipnik]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Malý Lipník situas laŭ Poprad (rivero), kiu estas ankaŭ la pola landlimo, laŭ flankovojoj. Stará Ľubovňa troviĝas je 16 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1600, poste en 1715 en hungara formo "Kis-Lipnik". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1787 564 vilaĝanoj loĝis en 85 domoj, en 1828 727 vilaĝanoj en 96 domoj. En 1848 la vilaĝanoj partoprenis en la slovaka nacia ribelo. En 1887 malgranda ribelo okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kis-Lipnik, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kishárs 687 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malý Lipník 477 homoj, (460 slovakoj).
Vidindaĵoj