Jedlinka (hungare Borókás [borOkAŝ], rutene Ялинкы [jalinki]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Jedlinka situas fine de mallonga sakovojo. Bardejov troviĝas je 15 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1567. La unuaj loĝantoj estis rutenoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jedlinka, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Borókás 380 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bardejov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jedlinka 86 homoj, (56 slovakoj, 29 rutenoj).
Vidindaĵoj