Bogliarka (hungare Boglárka) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Bogliarka situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bardejov troviĝas je 17 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1454. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Boglárka 248 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bardejov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bogliarka 163 homoj, (142 slovakoj, 11 rutenoj).
Vidindaĵoj