|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Roztoky
|
Roztoky, hungare Végrosztoka [vEgrostoka] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Roztoky situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ la pola landlimo. Svidník troviĝas je 15 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1435 en formo "Roztoka". En la 1580-aj jaroj rutenoj alvenis. En 1787 335 vilaĝanoj loĝis en 54 domoj, en 1828 522 vilaĝanoj en 70 domoj. Komence de la 20-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Végrosztoka 414 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Felsővízköz, poste (jam kiel Roztoky) al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro la bataladoj preskaŭ la tuta vilaĝo detruiĝis. Poste multaj migris al Sovetunio (Ukrainio). En 2001 vivis en Roztoky 294 homoj, (206 slovakoj, 69 rutenoj).
Vidindaĵoj