Stakčín situas laŭ ĉefvojo Snina-Ubľa sub piedoj de 547 m alta monto. Origina teritorio de la vilaĝo disvastiĝas ĉe rojoCirocha inter teritorioj de vilaĝo Starina kaj urbo Snina. Post la neniigo de 7 vilaĝoj (Starina, Dara, Ostrožnica, Zvala, Smolník, Veľká Poľana, Ruské) (pro la konstruado de la akvorezervujo - Starina) la teritorio de la vilaĝo pligrandiĝis je la teritorio de neniigitaj vilaĝoj kaj nun tuŝas ĝis slovak-pola landlimo (kun Pollando limas teritorioj de Ruské, Smolník, Zvala. Snina troviĝas 5 km for.
Akvaro
Tra vilaĝo fluas rojo Cirocha kaj kelkaj aliaj, kiuj enfluas en ĝi rekte en vilaĝo: Chotinka, Kolonička, Oľchovec.
La vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, kiu havas la sidlokon ĉi tie... La vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de la nacia parko. Sur la origina teritorio de vilaĝo kuŝas naturrezervejoHrúnok. Sur aligitaj teritorioj de estintaj vilaĝoj troviĝas aliaj protektitaj areoj.