Rokytov hungare Rokitó, germane Rakitau bei Bartfeld estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Rokytov situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Sabinov-Bardejov. La lasta urbo troviĝas je 7 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1414. En 1427 15 familioj pagis imposton. En 1600 oni komputis tie 14 servutulajn domojn. En 1828 456 vilaĝanoj loĝis en 61 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Rokitó 320 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bártfa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rokytov 528 homoj, (524 slovakoj).
Vidindaĵoj