Hunkovce (hungare Felsőhunkóc [felŝOhunkOc]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Hunkovce situas laŭ rojo, laŭ traira ĉefvojo Pollando-Svidník. Tiu lasta troviĝas je 11 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1548 en formo "Hwnkoch". En 1787 203 vilaĝanoj loĝis en 30 domoj, en 1828 251 vilaĝanoj en 33 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőhunkóc 305 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 gravaj bataloj estis ĉe la vilaĝo. En 2001 vivis en Hunkovce 347 homoj, (273 slovakoj, 36 rutenoj, 32 ciganoj).
Vidindaĵoj