La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste alvenis slavoj. Dum la hungara erao germanoj fondis setlejon. La unua mencio devenis el 1173 en formo Tupulchan, kie estis preĝejo en 1285. Oni konstruis fortikaĵon 15 km-ojn for de la komunumo en la 13-a jarcento. La reĝo akiris ĝin de Mateo Csák kaj nomumis la setlejon reĝa urbo. La urbeto iĝis libera reĝa urbo en 1342. Poste la husanoj okupis ankaŭ la fortikaĵon en 1431. Okazis kamparana ribelo en 1584. En 1599 la turkoj prirabis la urbeton. En la 16-a j.c. la loĝantoj iĝis protestantoj, luterana lernejo fondiĝis en 1580. La fortikaĵo trakonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ renesanca stilo, sed sieĝo ne plu okazis. Dume en la urbeto formiĝis korporacioj, la unua estis de ŝuistoj en 1609. En 1618Rudolfo la 2-a donacis foirorajton al la urbo. Okazis incendioj en 1783, 1787, 1790. ĥoleraj epidemioj okazis en 1831, 1855 kaj en 1866. En 1870sukerofabriko ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbo 6399 da homoj (3259 slovakoj, 2110 hungaroj kaj 965 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Nagytapolcsány apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio kiel Topoľčany. Post la 2-a mondmilito la hungareco estis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.
Vidindaĵoj
ruinoj de fortikaĵo
baroka katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo el 1802
pilgrima kapelo omaĝe al Beata Damo el 1750, vidu la legendon
La paroĥestro hejmenveturinta abrupte la ĉevaloj haltis. La pastro demandis la ĉariston, kio okazis? -Maljunulino staras antaŭ la koĉero. -Vipu ŝin! La ĉaristo obeis. En la sekva tago la preĝejantoj konstatis tion, ke sur vizaĝon de la kapela skulptaĵo troviĝas sangaj vundaĵoj. Tial la kapelo iĝis pilgrimejo.