Kubáňovo, hungare Szete estas malgranda vilaĝo en Slovakio , en Regiono Nitra , en Distrikto Levice . La historia slovaka nomo estis Setich .
Kubáňovo situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon
Situo
La vilaĝo situas en valo , laŭ dekstra bordo de Ipeľ , (sed kampoj situas ankaŭ en la maldekstra flanko), laŭ la hungara landlimo , laŭ traira flankovojo , laŭ fervojo Štúrovo -Šahy . La lasta urbo troviĝas 15 km-ojn for. La kontraŭa hungara vilaĝo estas Tésa .
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1236 en formo "Zentheh" . En 1910 loĝis tie 679 da homoj , (plejparte hungaroj ). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont , al distrikto de Vámosmikola , poste al Ĉeĥoslovakio . Inter 1938 -1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj , kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario . Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš . En 2001 loĝis tie 317 da homoj (248 hungaroj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen , sekve la limoj estas senĝene traireblaj.
Vidindaĵoj