Turá

Turá, hungare Tőre estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Ne miskomprenu kun komunumoj Tupá kaj Tura!

Turá situas en la plej griza regiono

Situo

La vilaĝo situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo Štúrovo-Levice. La lasta troviĝas 16 km-ojn for.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1264. Dum la historio formiĝis 2 apudaj vilaĝoj Malgranda kaj Granda Tőre, kiuj baldaŭe unuiĝis. En 1910 loĝis 195 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 236 da homoj (143 hungaroj kaj 89 slovakoj).