Malé Vozokany, hungare Kisvezekény [kiŝvezekEnj] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Malé kaj kis signifas: malgranda.
ISO
Situo
Malé Vozokany situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Zlaté Moravce troviĝas je 9 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 laŭ tiama hungara ortografio "Wezeken", la plena hungara loknomo "Kyswezeken" aperis en 1489. En 1601 oni komputis tie 23 domojn. En 1828 loĝis tie 265 vilaĝanoj en 39 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kisvezekény 282 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malé Vozokany 311 homoj, (308 slovakoj).
Vidindaĵoj
Famuloj
En Kisvezekény mortis hungara juristo Tivadar Botka.
Eksteraj ligiloj
Fontoj