Machulince, hungare Maholány [maholAnj], germane Mahulintz estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Mailáth Prestavlky.
ISO
Situo
Machulince situas en valo de Žitava, laŭ flankovojoj. Zlaté Moravce troviĝas je 4 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1275 en formo "Mohala". En 1601 oni komputis tie 21 domojn. En 1631 kaj en 1643 la turkoj bruldetruis la setlejon. En 1828 loĝis tie 326 vilaĝanoj en 50 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Maholány 559 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Aranyosmarót, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Machulince 1048 homoj, (1040 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj