Žikava [ĵikava], (hungare Zsikva [ĵikva]) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
Žikava situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Zlaté Moravce troviĝas je 8 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1075 en formo "Sikua". En 1424 ĝi menciiĝis, kiel doganprena loko, kiun la turkoj detruis en 1573. En 1601 oni komputis tie 30 domojn. En 1828 loĝis tie 322 vilaĝanoj en 47 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zsikva 589 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Zlaté Moravce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Žikava 584 homoj, (569 slovakoj).
Vidindaĵoj