Komjatice situas laŭ riverbranĉo Malgranda Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojoNitra (urbo)-Nové Zámky. La lasta troviĝas 25, Nitra (urbo) 18 km-ojn for.
Historio
Laŭ la restaĵoj la vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1256 en formo terra Kamnati. En 1411fortikaĵo konstruiĝis, en 1663 malkonstruiĝis. En 1573 presejo fondiĝis, kiu estis samtempe centro de kalvinismo. Dume la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1668 la kalvinanoj foriris, alvenis katolikaj ĉeĥoj kaj slovakoj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la loĝantoj multe suferadis. En 1783 tertremo okazis. Inter 1844-1860 tie vivis Andreo Czaban. Li kontraŭbatalis la alkoholismon. En 1910 loĝis tie 4104 da homoj (3186 slovakoj, 697 hungaroj). Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En la ĉirkaŭaĵo la hungaroj estis pli. En 1945 la loko estis bombardita. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1990 tie naskiĝis movado por esti la slovaka oficiala lingvo. En 2001 loĝis tie 4207 da homoj (4125 slovakoj, 28 hungaroj).