La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1312, la kampoj tiam apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1685. EpiskopoJozefo Batthyány (batjAnji) fondis apude novan setlejon en 1780, kiu oficiale iĝis vilaĝo en 1865. Ĝi estis ĉefepiskopa rezidejo ĝis 1882. La fervojo atingis la komunumon en 1910. Tiam loĝis en la vilaĝo 1452 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Dvory nad Žitavou, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1919 okazis batalo inter ĉeĥa legio kaj hungara komunista armeo. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1219 da homoj (693 hungaroj kaj 495 slovakoj). Nuntempe 2 uzinoj funkcias en la vilaĝo, apude fazanoj vivas.