La unua mencio devenis el 1209 pri la vilaĝo en formo Chelecen. La komunumo estis atakita fare de tataroj en 1241, post jarcentoj la turkoj la samon faris. En 1910 loĝis tie 1072 da homoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 parto de Slovakio. Tiam la vilaĝo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1468 da homoj (1459 slovakoj).