La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1209. La kampoj apartenis al abatejo. En 1613 la turkoj okupis la vilaĝon. Iam formiĝis 2 vilaĝoj Granda kaj Malgranda Kálna. En 1910 loĝis en Malgranda Kálna 471, en Granda Kálna 1025 da homoj, en ambaŭ plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2073 da homoj (1577 slovakoj, 335 slovakoj, 116 ciganoj).