Apud Tura la sarmatoj konstruis defendan linion Remparo de Ĉorso inter 324-337. La unua skriba mencio okazis en 1220 laŭ tiama hungara ortografioThwra. Alia dokumento pruvas, ke en 1523 Tura jam tiam estis kampurbo, havanta doganejon. En 1544 la turkoj okupis la urbeton, kiu poste ne senhomiĝis, eĉ la preĝejo restis. En 1849 okazis batalo inter hungaroj kaj rusoj. La komunumo iĝis urbo en 2001.