Mateo CSÁK [ĉAk], hungareCsák Máté, slovakeMatúš Čák Trenčiansky estis kvazaŭreĝo en norda parto de Hungario.
Vivo
Li naskiĝis ĉirkaŭ en 1260, mortis en 1321. Li heredis multe da kampoj. En 1391 li kune batalis kun Andreo la 3-a kontraŭ la aŭstroj, tial li iĝis departementestro de Pozsony. Alia kvazaŭreĝo Kőszegi [kOsegi] okupis fortikaĵonPozsony en 1292, kiun Csák reokupis. Lia potenco pligrandiĝis precipe per armilaj okupoj. En 1311 la eklezio ekskomunikis lin, responde episkopejojn Nyitra kaj Esztergom li okupis kaj disrabis. Tiutempe li jam havis 14 departementojn, 50 burgojn aŭ fortikaĵojn, propran armeon kaj monon. Okazis decida batalo en Rozgony en 1312, kie li malvenkis, tamen li ĝis sia morto havis grandan parton de la rabitaj kampoj kaj fortikaĵoj.