La vilaĝan nomon Pócs oni mencias unuafoje en 1280 en dokumentoj. La komunumo estis inter 1816-1872kampurbo. La landan famiĝon akiris ĝi, kiel pilgrimejo ekde komenco de la 18-a jarcento.
La plorantan Maria-bildon rezervis ligna preĝejo, anstataŭ ĝi oni konstruis inter 1731 kaj 1756 barokan devot-kirkon. La bildon forprenis reĝoLeopoldo la 1-a al Vieno kaj lokigis en la Stephansdom, en Máriapócs restis nur kopiaĵo. Tiu kopiaĵo ploris unuafoje en 1715, poste plurfoje. Tiam vintre la lakrimoj ne frostis, dume eĉ la vino frostis.