La unua skriba mencio pri Nyíregyháza devenis el 1209, kie en la jaro 1236 jam estis ankaŭ preĝejo. La tatara invado detruis la vilaĝon, poste la tutan regionon posedis la familio Báthory. Ankaŭ la turkoj okupis la vilaĝon, sed István Bocskai en 1605 reokupis ĝin. En 1620 la regiono apartenis al Transilvanio kaj Nyíregyháza iĝis hajduka urbo. En 1753 la loka bienulo Ferenc Károlyi allogis servutulojn, precipe slovakoj alvenis. En 1786 la vilaĝo ricevas la rangon kamparurbeto, krome la urbeto rajtis aranĝi foirojn jare po 4. En 1837 la urbo ricevis reĝajn monopoliojn. En 1824 jam ĉiuj servutuloj aĉetis la sendependecon, la plena urbo iĝis sendependa. En 1858 la tiel nomata Ebenaĵo-fervojo atingis Nyíregyháza el Pest (urbo) tra Szolnok kaj Debrecen. La urbo prosperis havanta teatron kaj tramon. En 1876 ĝi iĝis centro de la departemento Szabolcs. En 1919 la rumanoj okupis la urbon por 10 monatoj. En 1944 oni forpelis la judojn, en 1945 multaj iris al trudlaboro al Sovetio kiel ero de la postmilita damaĝrekompenco.
La urbo havas altlernejojn, el tio jam estas universitato.
Apud la urbo troviĝas la lago Sóstó (=salalago), apud kiu troviĝas feriada centro. Temperaturo de la laga akvo estas 26 °C. Apud la lago troveblas bestĝardeno kaj etfervojo.
La 49-a ILEI-Konferenco 2016 okazis en la altlernejo de tiu urbo. De la 30-a de julio ĝis la 6-a de augusto partoprenis 120 personoj el 28 landoj. Okazis instruista trejnado, kursoj por komencantoj, paroligaj rondoj, lingva festivalo, ekskursoj, bankedo kaj koncertoj.
Partneraj urboj
La momente naŭ partneraj urboj de Nyíregyháza estas