Tatabánya situas sur montetoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Vieno, aŭtoŝoseo M1 en la sama direkto preteriras. Budapeŝto troviĝas 55 km.
Historio
La loko estis loĝata ekde la ŝtonepoko. Dum la historio formiĝis tie 4 apartaj vilaĝoj: Bánhida, Alsógalla, Felsőgalla kaj Alsógalla-kolonio. Tiu lasta portis la nomon vilaĝo Tatabánya ekde 1902, en 1923 ĝi estis levita grandvilaĝo. Ili unuiĝis en 1947 jam kun urba rango. Inter ili Bánhida estis menciita unue en 1288. Post la turka erao en 1733germanoj kaj slovakoj alvenis. En 1785 oni trovis karbonon. La 4 komunumoj iĝis ministaj vilaĝoj. Ekfunkciis cementofabriko kaj alia uzinoj. En 1947 la unuiĝintaj vilaĝoj ricevis la rangon urbo kaj en 1950 la freŝa urbo iĝis departementejo de restdepartementoj Komárom kaj Esztergom. Dum la socialismo la urbo impetis. Multe da domoj konstruiĝis, precipe por la ministoj.
La urbo havas 2 altlernejojn, 10 mezlernejojn kaj 16 bazlernejojn, krome havas elstaran futbalan kaj manpilkan teamojn.