Mihály VÁCI [mihAj vAci], hungare Váci Mihály, Esperante Mikaelo Váci estis hungara poeto, tradukisto kaj politikisto.
Mihály Váci naskiĝis la 25-an de decembro 1924 en Nyíregyháza. Li mortis la 16-an de aprilo 1970 en Hanojo.
Biografio
Li frekventis altlernejon en Nyíregyháza, poste li instruis en vilaĝeto. Post la 2-a mondmilito li estris lernejon, poste en 1949 li havis postenon en Budapeŝto, kiel redaktoro. Li komencis sian poezian karieron en 1955. Tiam aperis lia unua volumo. En la 1960-aj jaroj li estis tre populara poeto, ekde 1963 li estis ankaŭ parlamentano. En 1965 li ricevis premion Kossuth kaj pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (selekto)
- Ereszalja (Subaĵo de defluilo), poemoj, 1955
- Bodza (Sambuko), poemoj, 1959
- Kelet felől (De oriento), elektitaj poemoj, 1965
- Eső a homokra (Pluvo al la sablon), poemoj, 1968
- Váci Mihály összegyűjtött művei (Kolektitaj verkoj de Váci), 1979
- ""Rózsák a jégen (Rozoj sur la glacio), elektitaj prozoj, 1990
En Esperanto aperis
Memorigiloj
Fontoj