|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Višňové
|
Višňové (hungare Felsővisnyó [felŝOviŝnjO]) estas vilaĝo, banloko kaj municipo en Slovakio.
Situo
Višňové situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, preskaŭ kontaktiĝanta kun Rosina. Žilina troviĝas je 6 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en latina formo "posessio Vysnew". La tiama hungara loknomo "Felfalu" aperis en 1439. En 1598 oni komputis tie 24 domojn. Ekde la 17-a jarcento la tiama preĝejo iĝis pilgrimloko. En 1784 821 vilaĝanoj (115 familioj) loĝis en 95 domoj, en 1828 1113 vilaĝanoj loĝis en 92 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsővisnyó 1324 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1980-1991 Višňové estis parto de Žilina. En 2001 vivis en Višňové 2477 homoj, (2432 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj