Malatiná (hungare Malatina) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Malatiná situas fine de sakovojo el Osádka. Dolný Kubín troviĝas je 12 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1313 en formo "Malocharyta". En 1626 oni komputis tie 200 vilaĝanojn. Ekde 1805 oni minadis feroercon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Malatina 754 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malatiná 839 homoj, (837 slovakoj).
Vidindaĵoj