Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Podhradie
Malnova domo en Podhradie
Strato en Podhradie
Preĝejo de Podhradie
Podhradie (hungare Szucsányváralja [suĉAnjvAralja]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio .
Situo
Podhradie situas laŭ traira flankovojo . Martin troviĝas je 11 km .
Historio
Burgo
En la 13-a jarcento oni konstruis novan burgon nomata Szucsány [suĉAnj], kiun Mateo Csák okupis en 1310 . En 1323 oni plene malkonstruis ĝin. En 1446 estis konstruita burgo , kies ruinoj ankaŭ nun estas videblaj.
Vilaĝo
Jam dum la ferepoko la loko estis loĝata kaj ankaŭ tera fortikaĵeto defendis la vilaĝanojn. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1430 en hungara formo "Zuchan" . La slovaka loknomo aperis en 1699 , kiel „Podhradie”. En 1715 23 familioj pagis impostojn . En 1785 430 vilaĝanoj loĝis en 76 domoj kaj ĝuste tiam ŝtona lernejo konstruiĝis. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1812 , 1842 kaj en 1911 incendioj okazis. En 1828 367 vilaĝanoj loĝis en 63 domoj. En 1863 pro ĥolero multaj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szucsányváralja 528 homoj , (plejparte slovakoj ). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando , al Turóc , al distrikto de Martin , poste al Ĉeĥoslovaka respubliko , dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio . La lasta incendio okazis en 1957 . En 2001 vivis en Podhradie 904 homoj, (897 slovakoj).
Vidindaĵoj