Liptovské Sliače, hungare Háromszlécs [hAromslEĉ] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Liptovské Sliače situas laŭ traira flankovojo. Ružomberok troviĝas je 6 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En la 9-a jarcento slavoj alvenis. Dum la hungara dominado 3 proksimaj vilaĝoj formiĝis: Alsó (Nižný, Nieder, Malsupra), Közép (Stredný, Mittel, Meza) kaj Felső (Vyšný, Ober, Supra) Stelach-oj. La unua mencio okazis pri Malsupra kaj Meza S. en 1251 en latina formo "utraque Stelach" (=ambaŭ S.). En la 16-a jarcento ankaŭ la tria vilaĝo aperis kaj ili formis unuecan civiton. En 1786 laŭ latina formo "Oppidum Trium Slécsch" ĝi estis jam kampurbo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Háromszlécs 1943 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Németlipcse, poste (jam kiel Liptovské Sliače) al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Liptovské Sliače 3830 homoj, (3792 slovakoj).
Vidindaĵoj