Hlboké nad Váhom (hungare Vágmélyesd [vágmEjeŝd]) aŭ pli mallonge Mélyesd estas malgranda unuigita vilaĝeto en Slovakio.
Situo
Hlboké nad Váhom situas apud ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina, aŭtovojo preteriras, Váh preterfluas. Bytča troviĝas preskaŭ kontraŭe de la rivero je 3 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1268 en formo "Hulbuka". La apuda vilaĝo ("Supra-Mélyesd") menciiĝis en 1347. Paro de tiu vilaĝo ("Suba-Mélyesd") fondiĝis en la 16-a jarcento. En 1784 loĝis en Supra-Mélyesd 155 vilaĝanoj en 19 domoj, en 1828 213 vilaĝanoj en 28 domoj. En 1784 loĝis en Suba-Mélyesd 109 vilaĝanoj en 14 domoj, en 1828 132 vilaĝanoj en 17 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Suba-Mélyesd 204, en Supra-Mélyesd 217 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Hlboké nad Váhom 927 homoj, (922 slovakoj).