Bziny (hungare Bezine) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Geografio
Bziny situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 2 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1343. Tiam ĝi apartenis al Oravia burgo. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bezine 311 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Longe Bziny apartenis al Dolný Kubín, kiel ekstera kvartalo, sed ekde 1993 denove municipo funkcias loke. En 2001 vivis en Bziny 518 homoj, (513 slovakoj).
Vidindaĵoj