Horný Kalník (hungare Felsőkálnok [alŝOkAlnok]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Horný Kalník situas laŭ traira flankovojo. Martin troviĝas je 7 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1255, post jarcento jam 2 apudaj vilaĝoj menciiĝis en latina formo "duo Kalnok" (=ambaŭ K.). La pli konkreta loknomo aperis hungare en 1598, kiel "Feseo Kelnyk" (=supra K.). En 1720 11 familioj pagis impostojn. En 1785 138 vilaĝanoj loĝis en 21 domoj, en 1828 151 vilaĝanoj loĝis en 15 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsókálnok 130 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horný Kalník 140 homoj, (ĉiuj slovakoj).