Distrikto Liptovský Mikuláš estas la plej orienta distrikto en Regiono Žilina. Ĉefa urbo de distrikto estas Liptovský Mikuláš. La distrikto najbaras kun Distrikto Dolný Kubín kaj Distrikto Ružomberok (okcidente), Distrikto Brezno (sude), Distrikto Poprad (oriente), Distrikto Tvrdošín kaj Pollando (norde). La distrikto apartenas al nuntempa regiono Liptov.