Blažovce [blaĵovce], (hungare Turócbalázsfalva [turOcbalAĵfalva]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Blažovce situas laŭ traira flankovojo. Martin troviĝas je 22 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1343 en hungara formo "Mezeuhaz" (=kampa domo), poste en 1505 latine, kiel "Mezewhaza aliter Blazsoucz". En 1785 94 vilaĝanoj loĝis en 15 domoj, en 1828 114 vilaĝanoj loĝis en 17 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Turócbalázsfalva 96 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Blažovce 162 homoj, (159 slovakoj).
Vidindaĵoj