Ivachnová (hungare Ivachnófalu) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Ivachnová situas laŭ maldekstra bordo de Váh (estas ponto), laŭ ĉefvojoj kaj fervojo Poprad-Ružomberok. La lasta urbo troviĝas je 10, Liptovský Mikuláš je 16 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo fine de la 13-a jarcento en hungara formo "Ivánka". En 1536 7, en 1715 16 familioj pagis impostojn. En 1784 301 vilaĝanoj loĝis en 39 domoj, en 1828 311 vilaĝanoj loĝis en 32 domoj. En 1813 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ivachnófalu 296 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ivachnová 481 homoj, (478 slovakoj).
Vidindaĵoj