Osádka (hungare Oszádka [osAdka]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Tio estas la malplej granda municipo en distrikto Dolný Kubín. Tie estas nek preĝejo nek gastejo.
Situo
Osádka situas laŭ flankovojoj. Dolný Kubín troviĝas je 7 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1381 en formo "Leszina". Komence de la 20-a jarcento la oficiala hungara loknomo iĝis Alsótelep pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 192 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Osádka 147 homoj, (145 slovakoj).
Vidindaĵoj