Horný Vadičov (hungare Felsővadas [felŝOvadaŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Horný Vadičov etendiĝas laŭlonge laŭ vojo kaj ĝi situas senpere kun Dolný Vadičov. Žilina troviĝas je 11 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la frua bronzepoko. La unua mencio okazis pri la loko en 1386 en latina formo "Silva Vaditzov", pri la vilaĝo en 1419 en formo "Wadycho". La hungara loknomo aperis en 1504, kiel "Felse Wadychow". En 1598 oni komputis tie 35 familiojn pagantajn impostojn. En 1784 886 vilaĝanoj loĝis en 138 domoj, en 1828 1142 vilaĝanoj loĝis en 141 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felsővadicsó, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsővadas 1259 homoj, (plejparte slovakoj). En 1911 proksima vilaĝeto Középvadas (=meza vadas) aliĝis al la municipo. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horný Vadičov 1562 homoj, (1552 slovakoj).
Vidindaĵoj