Géza Gorka lernis precipe en sia naskiĝurbo, poste li studis la argilteknikon en Mezőtúr. Inter 1919-1921 li studis la ceramikon kaj fajencon en Leutkirchen kaj Karlsruhe. Hejmenveninta li laboris apud Balázs Badár en Mezőtúr. En 1923 li fondis akcian uzinon en Verőce, li estis ties teknika gvidanto. Post 4 jaroj li forlasis la uzinon kaj establis propran atelieron. En 1943 en tiam hungara urbo Losonc fondis uzineton, sed pro la mondomilito li perdis ĉion. Post la milito li laboris en porcelana uzino en Budapeŝto, iom poste li revenis al Verőce, kie li produktis ĝismorte. Li ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis en 1925.