La unua mencio devenis el 1247. La husanoj konstruis burgon, kiun Matiaso la 1-a ne povis okupi. La komunumo suferis multe fine de la mezepoko, ne havanta urbomuron. En 1640 ĉirkaŭ la preĝejo konstruiĝis muro, sed la komunumon defendis nenio. Ofte okazis atakoj. En 1785 ĝi ricevis la rangon kampurbo. La 24-an de marto1849 la hungaroj venkis la aŭstrojn, post kelkaj monatoj la rusoj finbruligis la urbeton. En 1910 loĝis en la urbo 12 939 da homoj, (10 634 hungaroj, 1675 slovakoj kaj 428 germanoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Nógrád (reĝa departemento), kie estis distriktejo. La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.
En 2001 loĝis tie 28 332 da homoj, (slovakoj 23127, hungaroj 3713).